Artikoloj de Orlando E. Raola

Omaĝe al William R. Harmon
Forpasis nia kara Vilĉjo la 27-an de Novembro, 2019.
Renkontiĝo ĉe la Balta Maro
Jam delonge mi estis aŭdinta pri la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET). Ĉi-jare mi decidis ne plu prokrasti konatiĝon kun tiu elstara ero de la Esperanta kulturo.
Alvoko al Esperantologia Konferenco en Lahtio
Oni alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en Esperantologia Konferenco ĉe la UK en Lahtio.
Zamenhofa festparolado
Teksto kiun prezentis Orlando Raola ĉe la Zamenhof-bankedo de SFERO en Decembro.
Adiaŭa mesaĝo
Okazis en la mondo komunika revolucio, kiu daŭre transformas nian manieron interrilati unu kun la alia. Inter la defioj alfrontendaj estas la decido ĉu ni daŭre havu grandan brikan oficejon. Alia afero analizenda estas niaj kongresoj, en vastega lando kie regionaj renkontiĝoj ligitaj per retaj komunikiloj eble povus provizi pli ampleksajn kaj demokratiajn forumojn por diskutado.
De la prezidanto
Estimataj geamikoj: bonvolu veni al Miamio. Bonvolu inviti vian junan Esperantan amikon aŭ amikinon. Bonvolu helpi pere de donaco por ke ni povu venigi multajn kubajn kaj alilandajn esperantistojn al la kongreso ĉe UdeM. Bonvolu helpi organizi trajnan karavanon por veni de Norda Karolino al Miamio. Ĝis revido ĉe UdeM!
La vojo al proksima estonteco
La vera pinto de mia kongresa partopreno estis la kunsido de la Amerika Komisiono, kie mi plenĝoje anoncis la grandan novaĵon: Esperanto-Societo Kebekia, Kanada Esperanto-Asocio kaj Esperanto-USA kune invitos la 102-an Universalan Kongreson de Esperanto al la urbo Montrealo en la somero de 2017! Persone temis pri la kulmino de plurjara strebado celanta venigi la UK-on al nia kontinento.
Pasio
Finiĝis la lernojaro. Bonŝance mi mergiĝas nun en la someran feriadon. Libertempa somero certe ebligas al mi serioze okupiĝi pri mia ŝatokupo: Esperanto. Tiu ĉi somero verŝajne estos plenplena je tio, kaj mi jam ve-sopiretas, ke ĝi ne estos sufiĉe longa por sukcesigi ĉion, kion mi volus fari.
Kiel provizi kialojn por lerni Esperanton
En la agado por disvastigi Esperanton kaj varbi novajn homojn por ĝia lingva komunumo, ofte aperas la demando: ‘Kial mi lernu la lingvon?’
Ni staras sur la ŝultroj de niaj gigantoj …
Antaŭ nelonge mi trovis libreton kun malhele flaviĝintaj paĝoj kaj preskaŭ disfalanta papero: El la mondbildo de l’ nova fiziko, kiu aperis antaŭ 90 jaroj en Germanujo. Mi volas dividi kelkajn pensojn starigitajn de trafoliumado (karesa kaj ege zorgema) de tiu ĉi juvelo.
Ĉiam preta respondi interesajn demandojn!
Entreprenistoj inventis la esprimon “lifta parolado” por priskribi “mallongan, zorgeme planitan, kaj bone provluditan priskribon de via kompanio, kiun via panjo povos kompreni dum la tempo bezonata por atingi la plej supran etaĝon lifte.”
Ju pli multe … des pli bone
Ankoraŭ iomete laca sed tute feliĉa, mi ŝatus rakonti al vi pri mia aventuro dum la semajnofino, kiam mi havis la eksterordinaran ŝancon partopreni la 13-an Meksikan Kongreson de Esperanto en la ĉefurbo de nia suda najbaro.
Antaŭen kun novaj strategioj!
La tutmonda esperantistaro sub la gvido de UEA havas novan strategian planon, nia landa asocio ankaŭ havas novan planon… Sufiĉas la planado, nun venas la tempo agi.
Por ĝui universalan lingvon en la estonteco, ni devas certigi, ke ni havos komunan planedon
Ĉu esperantistoj (fakte, ĉu iuj ajn homoj) povas resti neŭtralaj rilate la detruadon de la natura medio?
Revene de TKEK
Nia ŝtato Kalifornio estas multflanke unikaĵo ambaŭ en nia lando kaj eĉ en la historio de la homaro. Neniam kaj nenie antaŭe ariĝis tiom diversa homa amaso kia estas la 38-miliona loĝantaro de la Ora Ŝtato nuntempe. Kaj certe tiu diverseco respeguliĝas en la konsisto de la esperantistaro kaj eĉ de la partoprenantoj de TKEK.
Ni povas leviĝi per kompreno de la homa naturo
Ĉu iam vi konvinkiĝis pri tio, ke la lingvo ne kreskas, ne disvastiĝas sufiĉe rapide? Ni ne publikigas nuntempe tiom da paperaj revuoj kaj bultenoj kiom aperis, antaŭ kvardek jaroj, kaj jen pruvo de la baldaŭa disfalo de la verda templo. Tia konkludo, ke Esperanto stagnas aŭ malkreskas estas simple senbaza kaj eĉ malprudenta ….
La konkretaj avantaĝoj de internacia komunikilo
Kiel ni, la opaj individuoj, kiuj konsistigas la Esperantan popolon, povas utiligi la lingvon por satigi niajn bazajn homajn bezonojn ĉiutagajn?
Pri preskaŭ ne elstara datreveno kaj aliaj etaj seniluziiĝoj
La kreivo, la noviĝemo kaj l’ inventemo: Jen estas la signoj, per kies potenco …
Analizinte la historian evoluon de Usono en la lastaj du jarcentoj, oni povas facile malkovri la absolute fundamentan rolon de kreivo, noviĝemo kaj inventemo cele al ties ekonomia supereco kaj socia disvolviĝo.
Pri la bezono konservi niajn atingojn
Mi ĉiam miris pri kiom multe ni sukcesis atingi en diversaj historiaj periodoj, kaj ankaŭ kiom relative malmulte ni sukcesis konservi kaj transdoni al novaj generacioj de esperantistoj.
Esperanto-USA: kien, kiel kaj kial?
Ni fermu tiun ĉi jaron per kuna pripensado pri la nuntempo kaj estonteco de Esperanto-USA.
Pri la Esperanto-kongresoj
Jen pliaj kialoj por peti, ke ni havu Universalan Kongreson en Usono kiel eble plej baldaŭ!
Kion konservi kaj kion ŝanĝi ĉe Usona Esperantisto
Propono ke UE fariĝu precipe (kaj preskaŭ ekskluzive) elektronika publikigaĵo.
Saluto de la prezidanto
Estas plezure kaj honorige adresi vin sur la paĝoj de Usona Esperantisto unua-foje post mia elektiĝo kiel prezidanto de nia landa asocio.